Jembajevo
Jembajevo (Ембаево) | |
Ембаевские Юрты | |
vilaĝo | |
Moskeo de Nigmatulla-haĝulo en Jembajevo
| |
Oficiala nomo: Ембаево | |
Lando | ![]() |
---|---|
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
kampara municipo | Jembajeva kampara municipo |
Ŝoseo | R-404 |
Rivero | Turo |
Situo | Jembajevo |
- koordinatoj | 57° 09′ N 65° 46′ O / 57.150 °N, 65.767 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625511 |
ОКТМО | 71644420101 |
OKATO | 71244820001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Situo kadre de Tjumena provinco
| |
![]() | |
![]() |
Jembajevo (ruse Ембаево; tatare Олы Малцын, Ямбай) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Jembajeva kampara municipo (ruse Ембаевское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Jenbajevo-Jurtoj (ruse Юрты Енбаевские, Jurti Jenbajevskije). La apuda meandra lago nomiĝis Malcik (ruse Мальцык, Манцык, Енбаевское). Loĝantoj origine estis buĥaranoj[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jembajevo situas ĉe la ŝoseo R-404 (norde) kaj rivero Turo sude. La plej proksimaj vilaĝoj estas Turjaevo (oriente), Istoĉnik (okcidente) kaj Jar (nordokcidente).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 149 kortoj, en kiuj loĝis 460 viroj kaj 446 inoj. Vilaĝanoj kultivis 120 desjatinojn (131 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 160 ĉevalojn, 160 bovinojn, 80 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[2]. Lokanoj komencis pri paperaĵoj, kaptis bestojn, vendadis feraĵojn kaj gisferaĵojn al Kirgiza stepo, transportis negocistajn varojn. Plejparton de siaj varoj ili interŝanĝis kontraŭ ledoj kaj ŝafaj feloj. Iuj estis komercantaj surbaze de prokuroj en Petropavlovsko, Semipalatinsko kaj Troicko, vendante paperaĵojn ĉiu kontraŭ 300 ĝis 500 rublojn jare. Iuj dum la Irbita foiro servis kiel kolportistoj de etaj varoj aŭ dungiĝis kiel komizoj salajrante po 70 ĝis 200 rublojn jare. Tiutempe en du domoj oni bredis melkoĉevalinojn, farante el ilia lakto kumison, interalie por kuracado de pulmomalsanoj. Funkciis granda moskeo kaj madraso por knaboj, en kiu speciala mulao instruis ĝis 39 lernejanojn.[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.