Jenő Fock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Fock

FOCK Jenő (Kispest la 17-a de majo, 1916 - 22-a de majo 2001) estis hungara komunista politikisto, ĉefministro inter 1967 kaj 1975.

  • 1930-1940: teknikisto
  • 1932-: ano de la Komunista partio
  • 1940-1943: arestita, prizonigita
  • 1943: militisto, sed en 1944 rifuĝas

Li partoprenis en la laborista movado ekde 1932, pro tio li estis arestita en 1940 kaj enprizonigita. Postmilite li laboris en diversaj postenoj (li okupiĝis ĉefe pri pezindustrio)

  • 1957-1961: sekretario de CK de KP
  • 1957-1980: ano de PK de KP
  • 1961-1967: vic-ĉefministro
  • 1967-1975: ĉefministro (tio estis en la komunista hungario nur reprezentanta posteno)

Parlamentano 1945-1947, 1958-1967 kaj 1971-1985.

Li ekis reformojn en la jaro 1968 reformojn en la hungara ekonomio, kio havis grandan sukceson, sed pro la kreskanta diferenco inter la enspezoj, oni fiaskigis la reformojn kaj abdikigis lin el la posteno de ĉefministro (1975). Poste li restis ano de PK ĝis 1980, de CK ĝis 1989. Li proponis en 1988 la abdikon de János Kádár.

Listo de hungaraj ĉefministroj