Jenő Illés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Illés
Persona informo
Naskonomo Illés Jenő
Naskiĝo la  28-an de januaro 1877(nun 1877-01-28)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Morto la 17-an de oktobro 1951
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĉefkameraisto
vdr

Jenő Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés Jenő, en Germanio Eugen Illes estis hungara-germana reĝisoro, scenaristo, kameraisto. Li estis la unua hungara filma reĝisoro, tamen en Berlino.

Jenő Illés [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1877 en Debrecen, li mortis la 17-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Illés akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. Inter 1905 kaj 1939 li vivis en Berlino, tamen kun interrompoj. Komence li plulernis en Teknikuniversitato en Berlino, en 1906 li estis germanlingva ĵurnalisto. En 1908 li estis kinejestro. Li iĝis ĉefreĝisoro de Pathé en Berlino en 1911, resume li faris ĉe Pathé 120 germanajn filmojn. En 1912 li partoprenis en establo de kinproduktejo. En 1915 pro soldatiĝo li hejmenvenis kaj kiel soldata filmisto li kreis 9 filmojn. Post 2 jaroj li ekssoldatiĝis kaj revenis al Berlino, kie li zorgis ankaŭ prezentadoj de hungaraj filmoj. Depost 1927 li estis negocisto pri filmoj. Pro la 2-a mondmilito li tuj hejmenvenis al Budapeŝto. Li havis germanan edzinon.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Sphynx (1912)
  • Delila (1913, kun internaciaj sukcesoj)
  • Romlott emberek közt (1915)
  • Der gelbe Schein (1918)
  • Die Todgeweihten (1923, kun furora sukceso)
  • Das gefährliche Alter (1927, lasta)

Elektitaj scenarlibroj, kie li mem estis reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Szulamit (1916)
  • A grófnő betörői (1916)
  • János Vitéz (1916)

Elektitaj filmoj, kie li estis kameraisto[redakti | redakti fonton]

  • Hőseink diadalútja Galiciában (1915, ankaŭ reĝisoro)
  • A grófnő betörői (1916, ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
  • Jobb erkölcsöket (1916, ankaŭ reĝisoro)

Literaturaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalamitäten (noveloj, 1910)
  • Die drei Väter: roman von der Tauentzienstrasse (romano, 1910)

Fontoj[redakti | redakti fonton]