Jenő Kiss (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő KISS [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Jenő estas hungara lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Jenő Kiss [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1943 en Mihályi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Kiss frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1961-1966, poste li ekinstruis lingvohistorion samloke en la universitato. Inter 1969-1975 li havis postenon en universitato de Göttingen. Baldaŭe li estis gastoprofesoro en Berlino. En 1989 li doktoriĝis antaŭ MTA. Inter 1991-2006 li estis katedrestro en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝas precipe pri dialektoj de la hungara lingvo. Li havas edzinon kun 3 gefiloj. Li ricevis memormedalon kaj premiojn ekde 1977.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A rábaközi Mihályi igeképzői (1970)
  • Studien zur Wortbildung und Etymologie der finnisch-ugrischen Sprachen (1976)
  • Magyar madárnevek (Hungaraj birdonomoj), (1984)
  • Társadalom és nyelvhasználat (Socio kaj lingvouzo), (1995)
  • Magyar nyelvtörténet (Hungara lingvohistorio), (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]