Jenő Sipőcz
Aspekto
Jenő Sipőcz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1878 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de januaro 1937 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Sipőcz (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato urbestro |
Jenő Sipőcz [ŝipOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sipőcz Jenő estis hungara advokato, urbestro.
Jenő Sipőcz[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de januaro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Sipőcz maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, pli poste advokatan fakdiplomon. Li estis konata advokato, baldaŭ en la 1910-aj jaroj ĉefurba prokuroro. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li provizore gvidis Budapeŝton. Inter 1920 kaj 1936 li estis urbestro de Budapeŝto. En tiu periodo li unuigis la ĉefurbajn publikaj trafikilojn, fondis propran bankon por Budapeŝto kaj evoluis la kuracbanejoj. Li mortis pro kormalsano. Li havis edzinon.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto