Saltu al enhavo

Jiří Laube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Laube
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1923 (1923-01-19)
en Klapý
Morto 18-an de septembro 2009 (2009-09-18) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jiří LAUBE (naskiĝis la 19-an de januaro 1923 - mortis la 18-an de septembro 2009) estis ĉeĥa esperantisto, multjara aktivisto de scienc-teknika sekcio, honora membro de ĈEA.

En 1942 li abiturientiĝis. Post la milito li enskribiĝis en la universitaton, sed en la jaro 1948 li estis el la studado eksigita pro sia malkontento pri komunisma ŝtatpotenco. Pro ĝi li estis en kvindekaj jaroj areste punita, post elarestigo li laboris kiel laboristo. En la movado li ekaktivis en 1970 membriĝinte al ĈEA.

Li fondis la Esperanto-klubon en la urbo Roudnice, kie li loĝis. Al liaj ĉefaj intereskampoj en la movado apartenis religia agado – aparte la ekumena penado – kaj organiza kaj faka laboroj en scienco kaj tekniko. Dudek jarojn li plenumis funkcion de sekretario de scienc-teknika sekcio de ĈEA. En tiu periodo la sekcio atingis bonajn rezultojn kaj realigis altnivelajn fakajn seminariojn, kunsidojn kaj renkontiĝojn. Jiří Laube ankaŭ instigis aperon de kelkaj fakaj eldonaĵoj. Notindas ankaŭ liaj klopodoj utiligi Esperanton en internaciaj interurbaj kontaktoj kaj ankaŭ en diversaj neesperantistaj movadoj en Ĉeĥio.

  • Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj (KAVA-PECH, 2007)
  • Kulturní integrace Evropy? Ano, ale jen cestou demokratické symbiózy kultur (la samo ĉeĥlingve)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]