Jiří Sovák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Sovák
Persona informo
Naskonomo Jiří Schmitzer
Naskiĝo 27-a de decembro 1920
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Morto 6-a de septembro 2000
en Ĉeĥio Prago,
Ĉeĥa respubliko
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Familio
Edz(in)o Anna Sováková • Blanka Schmitzerová vd
Infanoj Jiří Schmitzer vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1942–1999 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiří SOVÁK (n. 27an de decembro 1920 en Praga, naskiĝnomo Jiří SCHMITZER; m. 6an de septembro 2000 en Praga) estis ĉeĥa aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jiří Sovák unue finlernis la profesion de elektrikisto; dume li hobie aktoris. Fine li ŝanĝis al aktorado kaj lernis en la Pragan konservatorion pri aktorado. 1942 li havis sian unuan teatran rolon, en Prago. Post fino de la dua mondmilito li ankaŭ en filmoj aktoris.

Jiří Sovák dum jardekoj apartenis al la ensemblo de Praga Nacia Teatro.

Li famiĝis per la komikaj karakteroj. Ilin li korpigis en filmoj de diversaj specoj, ĉu fantasto (»Mi mortigis EINSTEINon« [»Zabil jsem EINSTEINa, pánové«]), ĉu krimserio (Krimkazoj malnovaj« [»Hříšní lidé města pražského«]), ĉu porinfajaj/porjunulaj ĉeĥa televidserioFerdinando la fluganta« [»Létající Čestmír«]), »Pan Taŭ«. Speciale oni ŝatas lian korpigon de la reĝkortega magiisto VIGO el la ĉeĥaj televidserioj »Arabela« [»Arabela«]) kaj »Arabela revenas« [»Arabela se vrací«]).

En sia hejmurbo Prago la 6an de septembro 2000 Jiří SOVÁK mortis en aĝo de 79 jaroj.

Ankaŭ lia filo Jiří Schmitzer (jun.) estas aktoro.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]