Jiří Tomeček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Tomeček
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1960 (1960-04-05) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Miroslava Tomečková
Infano Aleš Tomeček
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Jiří TOMEČEK (naskiĝis la 5-an de aprilo 1960) estas ĉeĥa esperantisto, laŭprofesie origine instruisto pri matematiko kaj geografio, nuntempe komerca firmaa reprezentanto.

En E-movado komencis engaĝiĝi en 1976, en 1980 kiel studento verkis konkursan faklaboraĵon pri Esperanto. Aktivis kiel regiona reprezentanto de la Junulara Komisiono de ĈEA, kontribuis al la gazeto La Progreso (antaŭe eldonata de la samnoma E-klubo en České Budějovice, kie li loĝas).

Ekde 2002 estrarano de ĈEA en funkcio de vicprezidanto. Aktive partoprenis en fondo de Esperanto-Muzeo en Svitavy; membro de Muzea grupo de ĈEA.

Edzo de konata E-ilustristino Miroslava Tomečková kaj patro de du filoj denaske parolantaj Esperanton. Kun la pli juna filo Aleš li kunkreis kaj ĝis printempo 2010 prizorgis la unuan version de la ĈEA-retpaĝaro www.esperanto.cz.