Joël Lautier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joël Lautier (dekstre) ŝakludas kontraŭ Ivan Sokolov (maldekstre)

Joël Lautier (n. 12-an aprilo 1973) estas franca ŝak-grandmajstro.

En 1985, li gajnis la junan mond-ĉampionon sub 12 jaroj. En 1988, li iĝis la plej juna mond-ĉampiono (sub 18 jaroj) en Adelajdo, Aŭstralio kiam li aĝis nur 15. En 1994, Joël Lautier unue ludis en la prestiĝa ŝakturniro de Linares, kie li venkis Garri Kasparov kun la nigraj pecoj (algebra notado):

1. e4 e5 2. ♘f3 ♞c6 3. ♗c4 ♝c5 4. c3 ♘f6 5. d3 d6 6. ♗b3 h6 7. h3 a6 8. ♘bd2 ♝e6 9. ♗c2 ♝a7 10. ♕e2 ♛e7 11. b4 d5 12. a4 b5 13. O-O O-O 14. axb5 axb5 15. d4 exd4 16. e5 dxc3 17. exf6 ♛xf6 18. ♘b3 ♞xb4 19. ♗b1 d4 20. ♖xa7 c2 21. ♖xa8 ĉb1=♛ 22. ♖xf8+ ♚xf8 23. ♕xb5 ♛xb3 24. ♕b8+ ♚e7 25. ♕xc7+ ♚e8 26. ♗d2 ♛d8 0-1

En januaro 2005, lia ELO-takso estis 2678, farinte lin la 24-a ŝakludisto en la mondo.

Li estis ĉampiono de Francio en 2004 kaj denove en 2005.