Jodocus Hondius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jodocus Hondius

Jodocus HONDIUS (versio latinigita de Joost de Hondt) (Wakken, 14-a de oktobro de 1563 - Amsterdamo, 12-a de februaro de 1612), foje nomita Jodocus Hondius la Maljuna por distingi lin el sia filo, estis artisto flandra, gravuristo kaj kartografiisto . Li estis konata ĉar li faris kelkajn el la unuaj mapoj de la Nova Mondo kaj de Eŭropo, ĉar li restarigis la reputacion de la verko de Gerardus Mercator, kaj pro ties portretoj de Francis Drake. Li helpis fari el Amsterdamo la centron de la kartografio en Eŭropo en la 17a jarcento.