Jodocus Trutfetter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jodocus TRUTFETTER, ankaŭ nomita: Jodocus von Eisenach, Jodocus Isenacensis, Justus Trautvetter, Doktor Eisenach, (naskiĝinta ĉ. 1460 en Eisenach, mortinta en la 9-a de majo 1519 en Erfurto) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis grava malfrua skolastikisto, kromnomita princo de la dialektistoj kaj instruas ĉe la Universitato de Erfurto.

En 1484 li promociiĝis al Magister artium kaj ekstudis poste teologion. De 1493 ĝis 1501 li estis paroĥestro en la komunumo de la Preĝejo de Sankta Andreo kaj en 1493/94 kaj 1499/1500 dekano.

En 1501 li elektitis rektoro kaj doktoriĝis teologie en 1504. En 1507 li por mallonga tempo iris al Wittenberg, kie li iĝis kaj profesoro kaj ĉefdiakono de la Kastela preĝejo. Tamen li revenis Erfurton en 1510 kaj iĝis kapitula kanoniko ĉe la Katedralo de Erfurto. En la Mario-Kolegio okazis fama interparolado inter li kaj Martin Luther en la jaro 1518-a.

Sinteno al modernaj temoj[redakti | redakti fonton]

Li estis unu el la plej elstaraj germanaj reprezentantoj de la malfrumezepoka skolo de Via moderna kaj estis instruisto de Martin Luther; liaj natursciencaj prelegoj ege impresas Luteron. Estante skolastikisto, li tamen ŝatis ankaŭ la humanisman stilon de la latina lingvo.

Luther ankoraŭ post la rompiĝo en 1518 nur riverence paroladis pri Trutfetter, kiu ege ĉagreniĝis pro la luteraj teologiaj devojiĝoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Summa de dialectica insignis [antaŭ 1500]
  • Veteris artis
  • Analyticorum, Topicorum et Elenchorum Aristotelis Succinctum et breviculum Interpretamentum
  • Explanatio [Explicatio] in nonnulla Petri Burdegalensis
  • Compendiaria et admodum brevis pervulorum logicorum explanatio, non sine dubitationum in his intercurrentium quo exercitium. [Erfurt ĉ. 1501] [1]
  • Breviarium dialecticum. [2]
  • Summula totius logicae
  • Epitome seu breviarium dialectiae, hoc est disputatrices scientiae iterum iam recusum. Erphordia 1512. [3]
  • Summa in tota[m] physicen, hoc est philosophiam naturalem conformiter siquidem ver[a]e sophi[a]e: que est Theologia. Erffordie 1514. [4]
  • Summa philosophiae naturalis contracta. Erphordia 1517. [5]
  • Totius Philosophiae naturalis Compendium
  • Epistolae et orationes complures

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Plitt: Jodokus Trutfetter von Eisenach, der Lehrer Luther in seinem Wirken, eldonejo Andreas Deichert, Erlangen 1876.
  • Josef Pilvousek: "Jodocus Trutfetter (1460 – 1519). Nominalist des „Erfurter Modells“ – Lehrer Luthers – Inquisitor" en: Wissenschaft als Beruf. Der Standort Erfurt. Sonderausstellung der Universitäts- und Forschungsbibliothek Erfurt/Gotha aus Anlass des 10. Jahrestages der [Wieder-]Gründung der Universität Erfurt, 3. Mai bis 5. Juni 2004, Erfurt 2004. II, p. 7–12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]