Johann Georg Büsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Büsch
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1728 (1728-01-03)
en Altenmedingen
Morto 5-an de aŭgusto 1800 (1800-08-05) (72-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo statistikisto • ekonomikistopedagogopublikigisto • matematikisto • universitata instruisto
vdr

Johann Georg BÜSCH (naskiĝinta en la 3-a de januaro 1728 en Altenmedingen, mortinta en la 5-a de aŭgusto 1800 en Hamburgo) estis germana teologo, publicisto kaj nacia ekonomikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Büsch studis en Göttingen teologion kaj iĝis en la 1754-a jaro profesoro pri matematiko ĉe la hamburga Akademia gimnazio. Krome li deĵoris ekde 1667 ĉe la de Komerca konsilisto Wurmb fondita Hamburga Komercakademio. Ties estradon li plenumis (kune kun la geografo kaj amiko Christoph Daniel Ebeling) de 1772 ĝismorte.

Meritis Büsch pri la evoluo de bankoj kaj asekurkompaniado. Liaj skribaĵoj pri mona cirkulo kaj mona politiko donis siatempe gravajn instigojn al politikistoj. Sur tiuj ĉi kampoj Büsch estis kvazaŭ pioniro den Germanujo destinite de pensado memstara kaj praktika. Li pli lernis el spertoj ol el libroj.

Per siaj skribitaĵoj pri komercsciencoj Büsch preparis la instalon de moderna entreprenekonomiko kaj subtenis samtempe la leĝarojn komercan, tratan kaj maran. Li engaĝiĝis en la reformado de la hamburga subtenadsistemo de malsanuloj kaj malriĉuloj (Armenordnung de 1788).

Büsch kunfondis la klubon Patriota Societo de 1765 estante amiko de Friedrich Gottlieb Klopstock kaj Johann Albert Heinrich Reimarus. Koncerne la nacian ekomonion Büsch konsentis kun la merkantilistoj. Tamen troviĝas en liaj eseoj jam ideetoj pri la postaj evoluoj, aparte pri la leĝo de David Ricardo pri la baza pensio kaj la leĝo de Johann Heinrich von Thünen pri la agrikulturaj sistemoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ges. Werke, 16 Bde., Wien 1813-18
  • Abh. v. d. Geldumlauf, Hamburg 1780
  • Handlungs-Bibl. (mit C. D. Ebeling), ebenda 1784-97
  • Theoret.-prakt. Darst. d. Handlung in deren mannigfaltigen Geschäften, ebenda 1792
  • Üb. d. Gang meines Geistes u. meiner Tätigkeit (Selbstbiogr.), ebenda 1794, = Erfahrungen, T. 4
  • Schrr. hist., math. u. techn. Inhalts (Baukunst, Fortifikationslehre); ausführt Verz. b. Schröder I, 1851, S. 443-57.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]