Johann Jacob Dillenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Jacob Dillen Dillenius (naskiĝis en 1684, mortis la 2-an de aprilo 1747) estis germana botanikisto.

Dillen naskiĝis en Darmstadt kaj estis edukita ĉe la Universitato de Giessen, kie li verkis kelkajn botanikajn artikolojn por Ephemerides naturae curiosorum, kaj presis, en 1719, sians Catalogus plantarum sponte circa Gissam nascentium, ilustraciita per figuroj fare de si mem, kaj enhavanta priskribojn de multaj novaj specioj. En 1721, laŭ instigo de la botanikisto William Sherard (1659—1728), li translokiĝis al Anglio, kaj en 1724 li publikigis novan eldonon de la verko de John Ray Synopsis Methodica Stirpium Britannicarum. En 1732 li publikigis Hortus Elthamensis, nome katalogo de raraj plantoj kreskantaj ĉe Eltham, Londono, el la kolekto de la pli juna frato de Sherard nome James (1666—1738), kiu, post riĉiĝi danke al laboro ĉe apoteko, dediĉis sin al ĝardenado kaj muziko. Pro tiu verko Dillen mem faris 324 platojn, kaj ĝi estis priskribita de Lineo, kiu pasigis unu monaton kun li ĉe Oksfordo en 1736, kaj poste dediĉis sian Critica botanica al li, kiel opus botanicum quo absolutius mundus non vidit (botanika verko kiu absolute neniam estis vidita). Lineo poste nomigos genron de tropika arbo Dillenia en lia honoro. En 1734 Dillenius iĝis ŝerarda profesoro de botaniko ĉe Oksfordo, laŭ la testamento de W. Sherard, kiu je sia morto en 1728 lasis al la universitato 3000 pundojn por stipendio de la katedro, same kiel sia biblioteko kaj herbario, ĉio kondiĉe ke Dillenius estu la unua profesoro.[1]

Dillen, kiu estis ankaŭ aŭtoro de Historia muscorum (1741), mortiĝis ĉe Oksfordo, pro apopleksio. Liaj manuskriptoj, libroj kaj kolektoj de sekigitaj plantoj, kun multaj desegnoj, estis aĉetita de sia sukcedanto ĉe Oksfordo, Dro. Humphry Sibthorp (1713–1797), kaj laste pasis al la posedo de Oksforda Universitato. Por priskribo de liaj kolektoj konservitaj ĉe Oksfordo, vidu The Dillenian Herbaria, de G. Claridge Druce (Oxford, 1907).

La standarda aŭtora mallongigo Dill. estas aplikata al specioj kiujn li priskribis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DNB, Dillenius, John James, volumeno 15, 1888, paĝo 79.