Johann Lucas von Hildebrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Lucas von Hildebrandt
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1668 (1668-11-14)
en Ĝenovo
Morto 16-an de novembro 1745 (1745-11-16) (77-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Church of saint Lawrence and Zdislava
Kastelo Mirabell
Loretokapelle
Schloss Halbturn
Palais Kinsky
vdr

Johann Lucas von HILDEBRANDT (naskiĝinta la 14-an de novembro 1668 en Vieno, mortinta samloke la 16-an de novembro 1745) estis aŭstra arĥitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li iris por trejniĝo al Italujo kaj disĉiplis en Romo i.a. ĉe Carlo Fontana. Reveninte Vienon ĉirkaŭ 1690 li fariĝis en 1698 imperiestra konsilisto kaj en 1701 kortega ĉefinĝeniero.

Lia unua elstaraĵo estis la inter 1710 kaj 1713 konstruita Kinsky-palaco ĉe Freyung (Vieno). Tiam li ankaŭ faris plurajn konstruaĵojn en Salcburgo, ekz. Kastelo Mirabell. En 1712 li dezajnis la sarkofagon por imperiestro Jozefo la 1-a.

Lia ĉefverko estis tamen la vasta komplekso de Kastelo Belvedere kiun li faris por Eŭgeno de Savojo. Ĝi havas du partojn, Unteres Belvedere (kun la ekonomiejoj kreitaj inter 1693 kaj 1716) kaj Oberes Belvedere, i.a. ĝardena kastelo (finkonstruo en 1724) kiu gastigis inter 1776 kaj 1891 la imperiestran bildokolekton. De 1898 ĝin nove aranĝis Emil von Förster; tronheredanto Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este igis ĝin rezidejo sia.

Post la brulkonsumiĝo de Konvento Göttweig Hildebrandt planis novkonstruon; sed liaj planoj nur parte realiĝis. Estante nedepende de italaj modeloj li iel nordigis la barokan stilon; liaj plastikaj dekoracioj estas riĉaj kaj delikataj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Lepsiko 1907, p. 323 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]