Johann Werner Krauß
Johann Werner KRAUSS (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1690 en Königsberg, mortinta la 22-an de majo 1772 en Eisfeld) estis germana teologo, superintendanto, instruisto kaj historiisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de samnoma diakono de Königsberg li studis teologion en Halle (Saale) kaj instruistis ĉe Franckesche Stiftungen. La patron posteulis Krauß samdeĵore en 1713 antaŭ ol esti sendita al Eisfeld en la jaro 1731-a.[1] Inter 1750 kaj 1753 li eldonis siajn ĉefverkojn, multflankan historion eklezian, lernejan kaj landan de Saksio-Hildburghausen, en pluraj volumoj. En ili ankaŭ enhaviĝas nomoj de kantoroj kaj orgenistoj. Krauß mem ankaŭ muzikojn tiel kantan kiel instrumentan flegadis: la orgenludadon li estis ellerninta ĉe Valentin Geheben.[2]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En Eisfeld estas muntita memortabulo por li ĉe la apudkirka paroĥestrejo.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Beyträge zur Erläuterung der Hochfürstl. Sachsen-Hildburghäusischen Kirchen- Schul- und Landes-Historie: Aus bewährten Urkunden gesammlet und nebst einer Vorrede und der Einrichtung des gantzen Wercks, wie auch am Ende mit beygefügten dreyfachen Register über die in allen Theilen fürkommende Personen, Oerter und Sachen, eldonejo Hanisch, Hildburghausen 1752
- Antiquitates et memorabilia historiae Franconicae, pluraj volumoj pri diversaj duklandaj urboj, eldonejo Hanisch, Hildburghausen 1753
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bruno Langner: "Evangelische Gemäldeepitaphe in Franken. Ein Beitrag zum religiösen Bild in Renaissance und Barock" (disertacio) Würzburg 2007, p. 52
- ↑ Maren Goltz: "Musiker-Lexikon des Herzogtums Sachsen-Meiningen (1680-1918)", p. 190