Johannes Honterus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Honterus
(1498-1549)
germana reformisto, teologo kaj humanisto
germana reformisto, teologo kaj humanisto
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Braŝovo,  Rumanio
Morto 23-a de januaro 1549
en Braŝovo,  Rumanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater grekeUniversitato de Vieno
Profesio
Okupo kartografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Hontero, Honter, familinomo Grass, estis saksa verkisto, presisto, humanista sciencisto, evangelia predikisto en Transilvanio naskita en Braŝovo 1498 kaj mortinta en Braŝovo la 23-an de januaro 1549.

Biografio

Johannes Honterus post studoj en Braŝovo daŭrigis siajn studojn ĝis 1525 en Vieno, poste en Krakovo, en 1532 en Bazelo, kie li akiris ĉe Sebastian Henriepetri la presadmetion, la mapfaradon kaj lignogravuradon. Li revenis en Braŝovon en 1534 kaj en 1539 li malfermis sian presejon, en kiu dum 24 jaroj li presis 31 librojn, grandparte siajn proprajn verkojn. Oni elektis lin urbkonsilanto, en 1544 pastro primara de Braŝovo. Jam en tiu jaro li organizis lernejon kaj publikan bibliotekon. Li fondis en urbo paperfabrikon. Li verkis kvazŭ 30 verkojn (grandparte tradukite el greka lingvo)).

Verkoj

  • De grammatica (Cracoviae, 1530);
  • Rudimenta Cosmographiae (Cracoviae, 1530);
  • Chorographia Transylvaniae (Magyarország és Erdély térképe, Basiliae, 1532);
  • Formula reformationis ecclesiae Coronensis (1542);
  • Compendium juris civilis in usum civitatum ac sedium Saxonicarum (Coronae, 1544)

Fonto