Johannes Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Lange
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (38-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes LANGE (naskiĝinta la 16-an de novembro 1985 en Jena) estas germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lange vivas ekde la naskiĝo en Kahla. Post la abiturienta ekzameno li komencis en 2005 studon de germanistiko poreksterlanda germanistiko kaj komuniksciencoj. Li finstudis en 2011.

Ekde 2008 li estas membro de la literatura societo Literarische Gesellschaft Thüringen, kies estrarano li estas ekde 2009. Lia unua romano Ein Heide geht pilgern publikiĝis en 2008. La saman jaron Lange ricevis la unuan premion ĉe la Eobanus-Hessus-skribkonkurso. En 2009 li venkis ĉe "Junges Literaturforum Hessen-Thüringen".

Ekde 2009 li kune kun Romina Voigt kaj Moritz Gause organizas la spektaklon "Lautschrift", monata okazaĵo por junaj verkistoj en Jena. Krome Lange gvidas posttagmezan laborrondon pri kreiva verkado ĉe la Ŝtata gimnazio Leuchtenburg en Kahla.

En 2009 li ekverkis por la triparta komikso-projekto de Daniel Caleb Thompson kun la titolo "Gossip - Die Vertreibung des Bauhaus", kies unua volumo aperis en 2009. Lange ofte skribas pri la ĉiutaga vivo kaj postulas de la legantaro trovi la belajn flankoj de la vivo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2008 - Eobanus-Hessus-Schreibwettbewerb por "Flight Club" (plej bona ethistorio)
  • 2009 - Junges Literaturforum Hessen-Thüringen por "World of Uni"

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Lange (Autor) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]