Johano Jiskra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Jiskra

Johano Jiskra (kelkloke skribiĝis Giskra) estis ĉeĥa militestro.

Johano Jiskra naskiĝis ĉirkaŭ 1400, li estis talenta soldato en Bohemio kaj en Italio, kie li lerte uzis taktikon de husanoj. Fine imperiestro Sigismondo la 1-a invitis lin en Hungarion. Li ricevis imponan fortikaĵon de Zvolen jam dum regado de Ladislao la 1-a. Li okupis grandan parton de Supra Hungarujo, liaj soldatoj konstruis tie malgrandajn fortikaĵojn. Jiskra oficiale havis la rangon ĉefkapitano de Supra Hungarujo en 1445. La loĝantoj devas obei al la ĉeĥaj solduloj. Tio ne plaĉis al la hungaroj, tial János Hunyadi faris militiron kontraŭ Jiskra. En Mezőkövesd okazis paco, tamen la problemo restis. Baldaŭe Matiaso la 1-a iĝis la hungara reĝo, kiu faris lin sia fidelulo. Li mortis en nekonata tempo (eble en 1469).

Vidu ankaŭ