Johano de Jenštejn
Johano de Jenštejn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Prago | |||||
Regado | 1379-1396 | ||||
Antaŭulo | Johann Očko von Wlašim, lia onklo | ||||
Sekvanto | Olbram von Škvorec, lia nevo | ||||
Ceteraj titoloj | Kanceliero de reĝo Venceslao la 4-a | ||||
Persona informo | |||||
Jan z Jenštejna | |||||
Naskonomo | Jan z Jenštejna | ||||
Naskiĝo | 1350 en Prago | ||||
Morto | 1397 en Romo | ||||
Tombo | Santa Prassede (en) vd | ||||
Religio | romkatolikismo | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • latina vd | ||||
Alma mater | Prago, Bolonjo, Padovo, Montpellier, Parizo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jenstejn family vd | ||||
Patro | Pavel of Jenštejn (en) vd | ||||
Gefratoj | Kateřina of Jenštejn (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto katolika sacerdoto komponisto filozofo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Meißen | |||||
Dum | 1375-1379 | ||||
Antaŭulo | Konrad von Kirchberg-Wallhausen | ||||
Sekvanto | Nikolaus Ziegenbock | ||||
Latina Patriarko de Aleksandrio | |||||
Dum | 1399-1400 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano de Jenštejn, ĉeĥe Jan z Jenštejna, germane Johann von Jenstein (1350-1397) estis ĉeĥa pastro, episkopo de Meißen (1375-1379), ĉefepiskopo de Prago (1379-1396) kaj aŭtoro de latinlingva spirita liriko.
Kiel la 29-jara junulo li fariĝis ĉefepiskopo, sed li plu vivis per studenta diboĉa vivo ĝis 1382, kiam subite mortis dum dancamuzo lia amiko, ĉefepiskopo de Magdeburgo. Jan vidis en la okazaĵo averton de la ĉielo kaj fariĝis pentanto, kiu ĉiutage sin skurĝis.
Plurfoje li havis konflikton kun reĝo Venceslao la 4-a pri kompetento rilate al ekleziaj aferoj. Kiam Jan nomumis pere de sia vikario Jan z Pomuku alian episkopon ol kiun deziris la reĝo, Jan z Pomuku estis arestita kaj torturita (tiu dum la torturado mortis, estis ĵetita en la riveron Vultavon kaj post du jarcentoj proklamita sanktulo kiel Johano Nepomuka). La konfliktoj kun la reĝo daŭris, Jan z Jenštejna rezignis pri sia funkcio kaj foriris al Romo plendi ĉe la papo. En Romo li verkis sian aŭtobiografion kaj elegiojn. En sia lasta vivojaro li havis la titolon de "Latina Patriarko de Aleksandrio". En Romo li ankaŭ mortis.