John Adams (ribelanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Adams [ĝan a'damz] (la 4-an5-an de Novembro) 1766 - la 5-an de Marto 1829) estis la lasta postvivinto el la ribelintoj de ŝipo Bounty, kiuj ekloĝis sur Pitkarna Insulo en Januaro 1790, la jaro post la ribelo.

John Adams

Li uzis la kromnomon Alexander Smith post la retrovo de la insulo fare de la Britoj, sed liaj gefiloj plu uzis la familinomon "Adams". Post la morto de aliaj ribelantoj kaj tahitiaj viroj pro murdo, malsano kaj aliaj malbonoj, Adams, sia amiko Ned Young, kaj la plejparte ina loĝantaro, kiu restis, ellaboris vivregulojn de nova socio, kaj Adams konvertis la aliajn pitkarnanojn al ia formo de kristanismo (anglikanismo, eble ? ). La pitkarnanoj pli poste konvertiĝis de tiu formo de kristaneco al adventismo.

Ĉiukaze, kiam la britoj retrovis Pitkarnon, ili estis impresitaj de la ekzemplo de gvidkapablo de Adams, kaj decidis ne aresti lin pro ribelado.

Li mortis laŭ natura maniero la 5-an de Marto 1829 sur Pitkarno.

La ĉefurbo de Pitkarno portas lian nomon: Adamstown [Adamstaŭn].

Literaturo

  • Letters from the Isle of Man - The Bounty-Correspondence of Nessy and Peter Heywood von Christiane Conway. Eldonita de The Manx Experience, Isle of Man 2005, 182 paĝoj. ISBN 1-873120-77-X