Adamstaŭno
Aspekto
| Adamstaŭno (Adamstown) | |
| urbo | |
Kirko en Adamstaŭno
| |
| Oficiala nomo: Adamstown | |
| Lando | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Adamstown |
| Situo | Adamstaŭno |
| - alteco | 330 m s. m. |
| - koordinatoj | 25° 4′ 00″ S 130° 06′ 00″ U / 25.06667 °S, 130.10000 °U (mapo) |
| Areo | 4,6 km² (460 ha) |
| Loĝantaro | 48 (2008) |
| Denseco | 10,43 loĝ./km² |
| Estro | Charlene Warren-Peu |
| Horzono | UTC-08:00 (UTC-8) |
Adamstaŭno (angle Adamstown) estas la plej malgranda ĉefurbo de la mondo kun loĝantaro de proks. 40 (en 2002: 46) personoj. Ĝi situas en la norda areo de la insulo Pitkarno. Ĝi estas parto de la Pitkarna Insularo, kiu apartenas al Britio.
La urbo ricevis sian nomon laŭ John Adams, unu el la ribelantoj de ŝipo Bounty.[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo troviĝas en mez-norda parto de Pitkarna insulo apud Pacifiko proksime al golfo Bounty Bay, kie troviĝas la haveno.
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]La urbo posedas policejon kun du arest-ĉeloj, kiuj ĝis nun neniam estis uzataj.
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Adamstown, Pitcairn Islands" en la angla vikipedio (fonta versio 950578295). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
- ↑ Daubner, Petr. Pitcairn (ĉeĥe). dálky.cz (2010-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-03 . “Ten člověk se jmenoval John Adams a jeho jméno nese dodnes hlavní „město“ ostrova, Adamstown.”.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.lareau.org/pitplace.html Arkivigite je 2005-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Listo de nomhavaj lokoj sur Pitkarno