John Blenkinsop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Blenkinsop
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1783 (1783-01-01)
en Leeds
Morto 22-an de januaro 1831 (1831-01-22) (48-jaraĝa)
en Leeds
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero • railway engineer
vdr

John BLENKINSOP (1783 – 22a de Januaro 1831) estis angla min-inĝeniero kaj inventisto de vaporlokomotivoj, kiu desegnis la unuan praktikan lokomotivon por fervojo.[1]

Li naskiĝis en Felling, Graflando Durham, filo de masonisto, kaj iĝis metilernanto de sia kuzo, Thomas Barnes, karbisto de Northumberland. El 1808 li iĝis agento de Charles John Brandling, kiu posedis karbominojn en sia bieno de Middleton proksime de Leeds kaj kies familio venis el Felling. Ekde tiam ĝis sia morto, Blenkinsop loĝis en Middleton Hall de Town Street, Middleton, konstruita en la 17-a jarcento kiel hejmo de la familio Brandling (ili uzis la multe pli modernan Middleton Lodge okaze de vizitado el siaj hejmoj de Tyneside).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Blenkinsop en la angla Vikipedio.