John Holt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el John Caldwell Holt)
John Holt
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1923 (1923-04-14)
en Nov-Jorko
Morto 14-an de septembro 1985 (1985-09-14) (62-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Phillips Exeter
Okupo
Okupo pedagogoverkistoinstruistoedukisto
vdr

John Caldwell HOLT (14a de aprilo, 1923 – 14a de septembro, 1985) estis usona aŭtoro kaj pedagogo, proponanto de hejminstruo kaj, specife, de klopodo por senlernejado, kaj pioniro de la teorio de rajtoj de junuloj. Post sesjara instrutempo en bazlernejoj en la 1950-aj jaroj, Holt verkis la libron How Children Fail (Kiel infanoj malsukcesas, 1964), kiu katalogis la problemojn kiujn li vidis en la usona instrusistemo. Sekvis How Children Learn (Kiel infanoj lernas, 1967). Ambaŭ libroj estis popularaj, kaj komencis la karieron de Holt kiel konsultisto de usonaj lernejoj. Tamen, ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj li seniluziiĝis el la ideo reformi la instrusistemon, kaj anstataŭe ekdefendis hejminstruon, kaj poste la formon de hejminstruo konata kiel senlernejado. Li verkis totalon de 11 libroj pri la temo de lernejoj, same kiel startis bultenon Growing Without Schooling (Kreski senlerneje).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • How Children Fail (1964; reviziita 1982)
  • How Children Learn (1967; reviziita 1983)
  • The Underachieving School (1969)
  • What Do I Do Monday? (1970)
  • Freedom and Beyond (1972)
  • Escape from Childhood (1974)
  • Instead of Education (1976)
  • Never Too Late (1979)
  • Teach Your Own (1981; reviziita 2003 de Pat Farenga)
  • Learning All the Time (1989)
  • A Life Worth Living (1990)