John George Children
John George Children | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() John George Children (1826)
| |||||
Persona informo | |||||
John George Children | |||||
Naskiĝo | 18-an de majo 1777 en Tonbridge | ||||
Morto | 1-an de januaro 1852 (74-jaraĝa) en Halstead | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) ![]() | ||||
Alma mater | Reĝina Kolegio Eton College Tonbridge School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | George Children (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Anna Atkins ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto zoologo entomologo ornitologo ![]() | ||||
Laborkampo | Kemiisto, mineralogio kaj zoologio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John George Children (n. la 18-an majo 1777 en Tonbridge, m. la 1-an januaro 1852 en Halstead, Kento) estis brita kemiisto, mineralogo kaj zoologo.
Children studis ĉe altlernejoj Tonbridge School, Eton College kaj Queens' College, de la Universitato de Kembriĝo.[1] Ekde 1807 li estis membro de la Reĝa Societo de Londono. En 1822 li estis laboranta kiel libristo en la departemento de Antikvaĵoj de la Brita Muzeo kiam li estis dungita kiel helpozorgisto de la naturhistoria departemento sukcede al William Elford Leach. La dungo estis polemika ĉar li estis malpli kvalifikata ol alia kandidato, nome William John Swainson.[2] Post la divido de la departemento en tri sekcioj en 1837 li iĝis zorgisto de la departemento de zoologio, kaj retiriĝis en 1840 estante sukcedata de sia helpinto John Edward Gray.
Children estis membro de la Reĝa Societo ekde 1807, kaj servis kiel ties sekretario en 1826, kaj de 1830 ĝis 1837.
En 1833, li iĝis prezidanto de kio iĝis la Reĝa Entomologia Societo de Londono.

Lia nomo estas rememorata en la Aŭstraliana pitono de Children, Antaresia childreni, la Aŭstralia bastoneta insekto Tropidoderus childrenii Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, la Nordamerika kokcinelo Exochomus childreni, kaj la rara mineralo ĉildrenito (en vikidatumoj). John James Audubon nomigis parulion laŭ li, sed la specimeno rezultis esti junulo de Ora parulio.
Lia filino estis Anna Atkins, botanikisto, plej konata pro sia libro pri "cianotipaj fotogramoj" de algoj, la unua libro de nur fotobildoj iam farita.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Venn, CHLN795JG, Children, John George.
- ↑ Brandon-Jones, Christine (1996). “Charles Darwin and the repugnant curators”, Annals of Science 53 (5), p. 501–510. doi:10.1080/00033799600200351.