John Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Smith
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1579 (1579-12-31)
en Willoughby,  Reĝlando Anglio
Morto 21-an de junio 1631 (1631-06-21) (51-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Tombo St Sepulchre-without-Newgate, Holborn vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater King Edward VI Grammar School vd
Subskribo John Smith
Profesio
Okupo esploristo • militistoverkisto • aŭtobiografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John SMITH (1580-1631) estis angla aventuristo, kiu naskiĝis en Willoughby en la angla provinco Lincolnshire. go john smith Li batalis en Francio kaj Hungario, kie li estis kaptita de la Turkoj, kiuj vendis lin kiel sklavon.

Li eskapis al Rusio kaj poste partoprenis ekspedicion al Virginio, Usono.

Dum esplorado li estis kaptita de indiĝenoj kaj ŝajne evitis morton nur pro la interveno de Pocahontas [poŭkaHONtes], juna indiĝena princino.

Pro sia sukcesa traktado kun la indiĝenoj li estis elektita kiel prezidento de la kolonio James Towne (nuna Jamestown) en Virginio.

Li revenis al Anglio en 1609 kaj verkis valorajn raportojn pri siaj vojaĝoj kaj produktis gravajn mapojn. Oni kelkfoje rigardas lin kiel la unuan verkiston de la praa usona literaturo pro la verkoj pri Virginio, kaj en Pocahontas li kreis unu el la plej daŭraj usonaj mitoj.