John de Lancie
Aspekto
| John de Lancie | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| John de Lancie | ||
| Naskonomo | John de Lancie | |
| Naskiĝo | 20-an de marto 1948 (77-jaraĝa) en Filadelfio | |
| Religio | ateismo vd | |
| Lingvoj | usona angla vd | |
| Loĝloko | Filadelfio vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Lernejo Juilliard Kenta Ŝtata Universitato | |
| Familio | ||
| Patro | John de Lancie (en) | |
| Edz(in)o | Marnie Mosiman (en) | |
| Infanoj | Keegan de Lancie (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro scenaristo kantisto teatra aktoro voĉaktoro televida produktoro televida reĝisoro filmproduktoro filmreĝisoro komediisto | |
| Aktiva dum | 1976– vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio ❦ My Little Pony vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John de LANCIE (n. 20-an de marto 1948) estas populara usona aktoro, reĝisoro, produktoro, verkisto, edukisto, kaj komikisto, plej bone konata pro sia rolo kiel Q en variaj serioj Star Trek (1987–nuntempo), dekomence per Star Trek: The Next Generation. Aliaj roloj en televidaj serioj estis Eugene Bradford en Days of Our Lives (1982–1986; 1989–1990), Frank Simmons en Stargate SG-1 (2001–2002), Donald Margolis en Breaking Bad (2009–2010), Agento Allen Shapiro en Torchwood (2011), same kiel la voĉo de Discord en My Little Pony: Friendship is Magic (2011–nuntempo).
En 2021, de Lancie reprenis sian rolon de Q en Star Trek: Picard.
Li estas ankaŭ aktivulo por humanismo kaj ateismo.

