Jonas Bronck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Bronck
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1600
en Komstad
Morto 1643
Loĝloko Nova Nederlando
Ŝtataneco Svedio
vdr

Jonas Jonasson Bronck (aŭ Jonas Jonson Brunk, n. ĉirkaŭ 1600 en la vilaĝo Komstad en la historia provinco Småland de Svedio; m. en 1643 en Nova Amsterdamo, kiu nun estas Novjorko, en la nederlanda kolonio Nova Nederlando) estis la unua eŭropa setlanto ĉe la buŝo de la rivero Hudsono (hodiaŭ la usonaj subŝtatoj Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo) en 1638. La novjorka urboparto Bronkso, angle Bronx (originale Bronck's Land) estas nomita laŭ li. En 1642, packontrakto estis subskribita inter la nederlandaj aŭtoritatoj kaj la lenapoj, nordamerika indiĝena nacio, tie ĉe lia biena domo, kiun li nomis Emaus, en kio nun estas la urboparto Bronkso.

Dum multaj jardekoj ekzistis diversaj supozoj pri la originoj de Bronck:

Laŭ multaj loĝantoj de la nordatlantika insularo Ferooj, kiuj poste estis refutitaj, li estis samlandano kiu elmigris al Ameriko. En la feroa ĉefurbo Tórshavn, la strato "Jónas Broncks gøta" estas nomita laŭ li, kaj tie li estis rigardita ne nur kiel la filo de la urbo, sed ankaŭ kiel la "unua novjorkano". En 1619, studento de teologio estis enskribita en Roskilde (Danio) sub la latina nomo Johannes Martini Farinsulanus (aŭ: Hans Mortensen el la Feroaj Insuloj). La feroa kaj dana pastra paro Billu kaj Morten Jespersen Brunck (ankaŭ: Jespersøn) el Tórshavn estas nomitaj kiel liaj gepatroj.

La usona genealogo Brian G. Andersson plej kredinde refutis la teorion ke la feroano Brunck estis la setlanto montrante ke la setlanto ĉe la rivero Hudsono aperis en historia dokumento kiel Jonas Jonasson. Jonasson ne povas esti la filo de Morten (do Mortensen). La feroano Morten Jespersen Brunck ankaŭ mortis la 15-an de aŭgusto 1583, preskaŭ dek sep jarojn antaŭ la esplorita naskiĝdato de Jonas Jonasson Bronck de la rivero Hudsono.

Hodiaŭ estas certe, ke Bronck venis tra Holando el sia hejma vilaĝo Komstad (hodiaŭ en la municipo Sävsjö, Småland). Diversaj fontoj mencias Jonas Jonasson Bronck kiel la unuan setlanton en la areo de la hodiaŭa Novjorko, foje identigante lin kiel skandinavo, foje kiel nederlandano. Tio povas esti klarigita per la fakto ke, kiel deklarite en kelkaj fontoj, la svedo unue elmigris al Nederlando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La baza teksto de la koncerna germana artikolo je la stato de la 30-a de novembro 2023. Pri notoj de skribaj referencoj bonvolu rigardi tie.