Joomla!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joomla!

Programisto OSM programista grupo
Lasta stabila versio 3.2.0
(6-a de novembro 2013)
Operaciumo plursistema
Programlingvo PHP, JavaScript
Lingvo(j) pluraj lingvoj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo enhav-mastruma sistemo
Permesilo GPL
Retejo http://www.joomla.org/
vdr

Joomla estas libera sistemo por administrado de enhavo. Ĝi estas verkita en la programlingvo PHP kaj uzas MySQL-datumbazon por eldoni enhavojn en la TTT.

Joomla! havas funkciojn kiel la enkaŝmemorigon de paĝoj, RSS-abonfluojn, presversiojn de paĝoj, novaĵojn, blogojn, forumojn, opinisondadon, kalendaron, serĉadon kaj internaciigon.

La unua eldono de Joomla! (Joomla! 1.0.0) estis anoncita je la 16-a de septembro 2005. Joomla! estas havebla laŭ la permesilo GNU.

Joomla! estas instalebla surbaze de Xampp Lite, kiu enhavas Retservilon Apache, MySQL-datumbazon, kaj PHP skript-motoron.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-komputiko