Jorge Debravo
Jorge Debravo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1938 en Turrialba | |
Morto | 4-an de aŭgusto 1967 (29-jaraĝa) en San-Joseo | |
Mortis per | Trafikakcidento vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Kostariko vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jorge Delio Bravo Brenes, konata kiel Jorge DEBRAVO (Santa Cruz, Turrialba, 31a de januaro 1938 - San-Joseo (Kostariko), 4a de aŭgusto 1967) estis un kostarika poeto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li devenis de malriĉa familio de kamparanoj. Ankoraŭ infano li devis labori kaj montris intereson por studoj. Ankoraŭ junulo, li eklaboris en la sociala servo estante nur 17-jaraĝa. Tiam li ekpublikigis en la gazeto El Turrialbeño kun aliaj lokaj junuloj (inter kiuj Laureano Albán kaj Marco Aguilar), kiuj formis Círculo de Poetas Turrialbeños.
En 961 li promociis al posteno de inspektisto de la Sociala Servo, kio rezultis en translokigo kun sia familio al San Isidro de El General kaj poste al Valle Central (Heredia kaj San José), kie li fondis Círculo de Poetas Costarricenses. Tio estis grava levilo de la enlanda literaturo, pro kio oni parolas pri la Periodo de Literatura Avangardo.
Li studis ĵurnalismon perkoresponde kaj aliajn studojn memlerne. Li legegis konstante siajn preferatajn librojn de verkistoj kiel Pablo Neruda, Vallejo, Amado Nervo, Miguel Hernández, Bécquer kaj Whitman. Jorge Debravo mortis en San José, la 4an de aŭgusto 1967 estante nur 29-jaraĝa, kiam li veturis per motociklo por laboraferoj; ŝajne temis pri surveturo fare de ebria ŝoforo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Lia malriĉa deveno kaj laboroj kiel inspektisto, li montris grandan socialan priokupon, kun temoj kiel la malriĉo, marĝenigo kaj armemo en la mondo.
- Milagro abierto, 1959
- Vórtices (póstumo), 1959
- Bestiecillas plásticas, 1960
- Consejos para Cristo al comenzar el año, 1960
- Madrigalejos y madrigaloides (nepublikigita), 1960
- Romancero Amargo (nepublikigita), 1960
- Nueve poemas a un pobre Amor muy humano (nepublikigita), 1960
- Algunas Muertes y otras cosas recogidas en la tierra (nepublikigita), 1961
- El grito más humano (nepublikigita), 1961
- Devocionario del amor sexual, 1963
- Letras en tinta negra (nepublikigita), 1963
- Poemas de Amor para leerlos en la noche (nepublikigita), 1963
- Aquí también se sufre (nepublikigita), 1964
- Poemas terrenales, 1964
- Digo, 1965
- Nosotros los hombres, 1966
- Canciones cotidianas (postmorte), 1967
- El canto absurdo (nepublikigita), 1965
- Tierra Nuestra (nepublikigita), 1965
- Canciones de Amor y Pan, (nepublikigita), 1965
- Los nuevos ojos (nepublikigita) 1966-1967
- Los Despiertos (postmorte), 1972
- Guerrilleros (postmorte), 1987
- Hombre (1966)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernández Lobo, M. (2002) 14a eldono.Textos de lectura y comentario. San José: Fernández Arce.
- Vida y obra de Jorge Debravo, Editorial Costa Rica
- Calvo Fajardo, Yadira (1980). Poesía en Jorge Debravo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Editorial Costa Rica
- Letras Ticas
- Artikolo pri Jorge Debravo, El desencanto previo, de Karim Taylhardat, por Centro Virtual Cervantes
- Poesía Turrialbeña, reta legado
- Artikolo pri Jorge Debravo en CRhoy [1]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Debravo en la hispana Vikipedio.