Joris-Karl Huysmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joris-Karl HUYSMANS (oficiale Georges Marie Charles Huysmans; naskiĝis la 5-an de februaro 1848 en Parizo; mortis la 12-an de majo 1907 en Parizo) estis franca verkisto, kiu ĉefe verkis romanojn. Li apartenis al la movado Renouveau catholique. Li estis de flandra origino. Per siaj romanoj À rebours (1884) kaj Là-bas (1891) li ege influis la literaturon de la finiĝanta 19-a jarcento.

Vivo

Huysmans laboris en Parizo kiel registara oficisto. Krome li jam frue verkadis. Li ankaŭ frekventis la cirklon de Médan ĉirkaŭ Émile Zola: Liaj unuaj romanoj, inter ili Marthe. Histoire d’une fille (1876) kiel ankaŭ Les Soeurs Vatard (1879), ankoraŭ klare montras la influojn de naturalismo. Poste Huysman nove orientiĝis je filozofie akcentita hedonismo kaj estetikismo. Lia plej konata romano À rebours fariĝis eĉ iel biblio de la dekadencliteraturo tiutempa. Ties tro sensiva heroo Des Esseintes ekevitas ĉian ajn socialan envolviĝon estante en sia tre artefarita rifuĝejo Fontenay proksime de Parizo kaj serĉante novajn fortojn spiritajn/korpajn per eksperimentoj sinesteziaj. Tamen plena kontentigo de li ne venis. La provo fari el abstrakcio halucinadon kaj igi revojn anstataŭontaj la realecon kondukis al patologiaj trajtoj kaj la dezirego je religia saviĝo. La temokomplekso de ennui / enuo en tiu ĉi romano kontinuigis la poemojn de Charles Baudelaire kaj Paul Verlaine proze. Ankaŭ la tekniko de Baudelaire gajni belecon el malbelaj aferoj ludis certan rolon.

Pli malfrue Huysman forlasis tiajn pensojn pri okultismo kaj konvertiĝis en la 1892-a jaro al katolikismo. Unu jaron antaŭe la ege aplaŭdita romano Là-bas estis aperinta. Ankaŭ en tiu ĉi verko Huysman taksigis sin aŭtoro kiu (laŭ la vortoj de Paul Valéry) ŝategis okazaĵojn kaj historiojn specialajn kiujn oni povus observi kaj aŭdi eĉ antaŭ la pordegoj de la Infero; kiu unuigis kun ĝojo sian detalan konon de rubaĵoj videblaj kun sciemeco pri nevideblaj rubaĵoj.

En la malfrua verkaro tendencoj religiaj plifortiĝis, kiel ĉe En route (1895) , La Cathédrale (1898) kaj The Oblate (1903). En 1899 Huysman ekvivis en monaĥejo de trapistoj.

Graveco

El ĉiuj verkoj plej gravis kaj efikis sendube À rebours influante la poemojn de simbolismo. Granda admiranto estis i.a. Stéphane Mallarmé kun kiu Husyman havis ankaŭ personajn kontaktojn. Aliaj verkoj de li jenas: la romano En ménage (1881), la rakonto À vau-l’eau (1882) kaj la esea kolekto Trois églises et trois primitifs (postmorte, 1908).

Fonto

Köster, Thomas: "Huysmans, Joris-Karl", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

En Esperanto aperis