José Brazilício de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
José Brazilício de Souza
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1854 (1854-01-09)
Morto 30-an de marto 1910 (1910-03-30) (56-jara)
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • astronomo
Information icon.svg
vdr

José Brazilício de SOUZA, filo de José Manuel de Sousa Sobrinho (1817-1895) kaj Rita Inácia de Sousa (1817-1899), estis brazila astronomo kaj volapukisto. Li naskiĝis en Goiana, Pernambuko en la 9-a de januaro 1854 kaj mortis en Florianópolis en 1910. En 1874 li edziĝis al poetino Maria Carolina de Sousa Corcoroca (1856-1910).

Li memlernis astronomion kaj ekde 1882 verkis pri la afero. Li korespondis kun Camille Flammarion de 1888 ĝis 1891 li instruis geografion kaj kosmografion en Liceu de Artes e Ofícios, publika lernejo de Florianópolis. Li estis ankaŭ muzikisto kaj verkis la himnon de subŝtato Santa Catarina en 1890.

Estas lernejo kun lia nomo en urbo Biguaçu.

Agado por Volapuko[redakti | redakti fonton]

José Brazílicio de Souza estis korespondanto de Angelica Wirsching, sekretariino de Johann Martin Schleyer, por kiu li verkis himnon nomatan Basilän al Söl Schleyer. Jen ĝiaj unuaj versoj:

"Menad lölik nemi maniföfom
ola nedeilik e milagom
nobi lana olik
bi ol vobol plo löföl omi
Oliki kösefol ome lifi in löd ola mükiki"

(Traduko: La tuta homaro divastigas/ vian nomon senmortan kaj admiras/la noblecon de via animo/Ĉar, kiel ĝia amanto, vi laboras por ĝi/ Kaj al ĝi vi dediĉas vian vivon/ en modesta domo.)

Li ankaŭ gvidis multajn kursojn de la lingvo, kvankam preskaŭ neniu lernis ĝin. Pro tio li skribis, jam en 1895, kiam la volapuk-movado en Eŭropo preskaŭ ne ekzistis, al aŭstria profesoro Ludwig Zamponi: "Mens isik studoms nemödo" (Ĉi-tieaj homoj malmulte studas) kaj "Dub atos binos vemo fikulik fünön is klubi, no te plo pakam vpa ab i plo kuliv lekana u nola sembal." (Pro tio estas tre malfacile fondi ĉi tie klubon, ne nur por la divastigado de Volapuko, sed ankaŭ por antaŭenigi arton kaj sciencon).

Li neniam akceptis reformojn en Volapuko kaj restis fidela al Schleyer. Kiam Waldemar Rosenberger kreis projekton por reformi Volapukon, li skribis:

"Cebod das vp (mallongigo de ‘Volapük’), äs kulivobs omi, binom gudik, binom kapälnik, nefikul omik pelesevom fa valiks. Lensumön votafomanis pemoböl fa dilekel kadema bevünetik vpa in St. Petersburg binos distukön löliko vpi de Schleyer, binos jafön väpüki votik, kel zelado no otuvom züpelis so mödik, äs vp, kel du tim so nemödik pepakom su läns valik vola. No nedods volapükis tel."

(Traduko: "Mi kredas ke Volapuko, kiel ni uzas ĝin, estas bona, estas komprenebla; ĝia facileco estas agnoskata de ĉiuj. Akcepti la modifojn proponitajn de la Direktoro de Internacia Akademio de Volapuko estus detrui tute la Volapukon de Schleyer, estus krei alian lingvon, kiu, certe, ne trovos tiom da anoj kiel Volapuko, kiu, dum tiel mallonga tempo, divastiĝis en ĉiuj landoj de la mondo. Ni ne bezonas du volapukojn.")

Kaj certe, tuj poste, Rosemberger proponis la lingvon Idiom Neutral, kiu neniam atingis la nombron da anoj de Volapuko.

La interbatalo de volapukistoj kaj eksvolapukistoj ĉagrenis lin, kaj li kabeis de volapuko en 1895.