José Dias Pinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José DIAS PINTO estas konstanta, bonfara, fidela partoprenanto de brazila movado de lia alveno de Portugalio en 1951 ĝis nun. Li ne ŝatas oficialajn postenojn sed lia ĉeesto kiel konsilanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj prezidanto en asembleoj estas ofta. Lia mona kontribuo ne malofte ŝtopis la financajn truojn de tiu asocio. Li iĝis merita membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1981 pro 30 jaroj de kunlaborado. De multaj jaroj li zorgas pri perkoresponda kurso de asocio. En la 26-a de decembro 2004 li estis gasto de Radio Polonia (aŭdu en http://www.radioarkivo.org/cgi-bin/ludu.cgi?id=1652).