José Luís da Cruz Vilaça

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José Luís da Cruz Vilaça (20-a de septembro 1944) estas portugala juristo. Li estis profesoro en diversaj universitatoj en Portugalio, parlamentano kaj membro de la registaro. De 1986 ĝis 1988 li estis ĝenerala advokato ĉe la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj. En 1989 li iĝis juĝisto en la Tribunalo de la Eŭropa Unio, kiun li prezidis de 1989 ĝis 1995. De 2012 ĝis 2018 li estis membro de la Kortumo de la Eŭropa Unio.