José Olallo Valdés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José OLALLO VALDÉS [ĥosé olajo valdés] (naskiĝis la 12-an de februaro 1820 en Havano, mortis la 7-an de marto 1889 en Camagüey) estis kuba pastro, la unua katoliko kiu estis beatigita en Kubo depost Fidel Castro.

Frato Olallo estis ricevita la 15-an de marto 1820 en la orfejo Sankta Jozefo en Havano. Nenion oni scias pri la gepatroj: paperslipo trovita apud la bebo nur tekstis: „Li naskiĝis la lastan 12an de februaro kaj ne estas baptita.” La familinomon Valdés li ricevis memore al la episkopo Jerónimo [ĥerónimo] Valdés, fondinto de la orfejo.

Dum preskaŭ 54 jaroj, ekde 1835, kiam furiozis ĥolera epidemio, frato Olallo dediĉis sin al flegado de malsanuloj kaj malriĉuloj en la hospitalo de la komunumo hospitalana en la nuna urbo Camagüey [kamagŭéj]. Dum la malsukcesa dekjara sendependiga milito (1868-1878) la frato prizorgis vunditojn el ambaŭ armeoj, kaj iufoje evitis amasan murdadon de civiluloj. Krome, li riskis sian vivon, kiam li zorgis kaj lavis la kadavron de la fama ribelulo Ignacio Agramonte, forĵetita surstrate de la koloniaj militistoj.

La 29-an de novembro 2008 oni proklamis lin beata, pro la mirakla resanigo de la infano Daniela Cabrera Ramos, suferinta pri kancero kaj renaj problemoj.