Josef Václav Myslbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Václav Myslbek
ĉeĥa skulptisto
ĉeĥa skulptisto
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1848
en Prago, Aŭstrio-Hungario
Morto 2-an de junio 1922
en Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo Slavín
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Familio
Patro Václav Myslbek
Edz(in)o Karolina Myslbeková
Infanoj Karel Myslbek • Josef Myslbek • Jiří Myslbek
Okupo
Okupo skulptistoinstruisto
Verkoj Statue of St. Wenceslaus
vdr

Josef Václav Myslbek (naskiĝis la 20-an de junio 1848 en Prago – mortis la 2-an de junio 1922 en Prago) estas elstara ĉeĥa skulptisto , fondinto de la novtempa ĉeĥa skulptarto, kiun li kondukis al la eŭropa nivelo.

Li estis disĉiplo de Václav Levý kaj Tomáš Seidan, sed lia ĉefa inspiro dum lia arta kariero estis por li precipe verkaro de Josef Mánes. Ekde komenco li klopodis krei skulptan ekvivalenton al la bildoj de Mánes, slavajn tipojn, materiigon de la nacia ideo. Li apartenis al la generacio de la Nacia teatro kaj temojn por siaj verkoj li ĉerpis el romantisme konceptita ĉeĥa historio, sed per sia arta prezento evidente elstaris super siaj samtempuloj.

La dua flanko de lia verkaro, ankoraŭ pli rimarkebla, estis monumenta realismo, ĝis tiu tempo en la ĉeĥa skultptarto en tioma forto nekonata. Kun tio ligiĝas ankaŭ lia nekutime respondeca sinteno al laboro. Ĉiun lian statuon antaŭis centoj de skizoj, studoj kaj modeloj, kaj foje eĉ miloj – ja ekz. pri sia kulmina verko – rajdostatuo de Sankta Venceslao sur Venceslaa Placo en Prago – li laboris plenajn 30 jarojn.

Instruante en Artmetia altlernejo en Prago, li edukis plurajn generaciojn de ĉeĥaj skulptistoj. En liaj paŝoj daŭrigis ne nur liaj plej konataj disĉiploj – Bohumil Kafka kaj Jan Štursa, sed eblas diri, ke la ĉeĥa skulptoarto ĉerpas el lia arta heredaĵo ĝis nun.

Ŝablono:Ĝermo-biografio