Joshua Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joshua Bell
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1967 (1967-12-09) (56-jaraĝa)
en Bloomington
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jacobs School of Music • Lernejo Juilliard • Bloomington High School North
Familio
Edz(in)o Larisa Martínez
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto • violonisto
TTT
Retejo http://www.joshuabell.com/
vdr

Joshua David BELL (9-a de decembro 1967 en Bloomington (Indianao)) estas usona violonisto.

Ekde lia debuto en Carnegie Hall en 1985, li surscenis kun ĉiu grava orĥestro kaj dirigento. Krom la klasika standarda repertuaro, li prezentas ankaŭ multajn modernajn verkojn.

Li akiris konatecon precipe pro muzikigo de filmoj "La ruĝa violono" (1998), "Aromo de lavendo" 2004.

La violono de Bell estas tiu de Antonio Stradivari, pretigita en 1713 (nomata 'Gibson ex Huberman'), konata pro sia ŝtelo el la artista vestejo de la Carnegie Hall en 1936. La violono estis posedaĵo de Bronisław Huberman. La ŝtelisto estis migra kaj prezenta muzikisto, kiu posedis ĝis sia morto la violonon kaj li konfesis la ŝtelon al la edzino nur en 1985 sur la mortolito. Joshua Bell povis akiri la violonon en 2001.

Joshua Bell estas senedzina kaj vivas en Novjorko. Li havas filon el pli frua amrilato.