Juan Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Gabriel

Juan Gabriel estas la artista nomo de la meksika muzikisto,tekstisto, kantisto kaj aktoro Alberto AGUILERA VALADEZ. Naskiĝis la 7an de januaro 1950 en Parácuaro (Michoacán), Meksiko. Konsiderata kiel unu el la plej bonaj meksikaj tekstistoj el ĉiuj epokoj, eble nur post José Alfredo Jiménez kaj Agustín Lara. Estas famega ĉefe en Latinameriko kie estas konata kiel "El Divo de Juárez" (La Divulo de Juárez). Estas unu el la tekstistoj plej bonegaj kaj tre amata en la hispanlingvaj landoj kaj unu el la personecoj plej konataj en la muzika vivo de Meksiko je la fino de la 20-a jarcento.

Biografio

Juan Gabriel estis la malpli aĝa el dek gefratoj: Rosa (kiu mortis ĵusnaskita), Virginia, José Guadalupe, Gabriel, Pablo, Miguel(forpasita),kaj tri Rafael-oj kiuj jam forpasis ankaŭ. Post mensa malsano lia patro forpasis en hospitalo kaj ŝia patrino, Victoria Valadez, devige foriris de Pácuaro kaj translokiĝis al Apatzingán, Morelio kaj fine en Urbo Juárez (Chihuahua) kie Juan Gabriel kreskis.

Post la morto de la patrino kaj malfeliĉa infanaĝo translokiĝas al Meksikurbo cele al surbendigado de disko sed pro rimedmankoj, netoleremo kaj falsa akuzado pro ŝtelado estis enkarcerigita dum umu jaro en 1968. En tiu epoko li konatiĝis kun "La Prieta Linda" (La Bela Brunulino) kiu helpis lin kontakti kun RCA(diskeldonejo) kie eksurbendigis. Alvenis la sukcesrikolto kaj decidis ŝanĝi sian nomon.

En 1971 surbendigis lian unuan sukceson "No tengo dinero" (Mi ne havas monon), kun granda sukceso vendis milionojn da diskojkaj surbendigis ĉi tiun kanzonon en la japanan kaj portugalan, kiu estis kantita de aliaj artistoj.

Atingis la famon tre rapide vendante pli ol 20 milionojn da diskoj dum 15 jaroj. Nuntempe lia diskeldonejo vendis pli ol 100 milionojn da KD-oj tutmonde. Juan Gabriel realigis kaj aktoris en kvin filmoj inter 1974 kaj 1981.

Juan Gabriel estis nominata 11foje al Premio Grammy kaj havas premiojn tiel gravaj kiel Billboard, Aplauso, ASCAP, Lo Nuestro, El Heraldo, kaj diversaj diskoj el platino kaj oro.