Judit Méray

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Judit Méray [mErai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Méray Judit estis hungara kuracisto, anestezisto, profesoro. Ŝia edza nomo estis Gaál Tiborné.

Judit Méray [1] naskiĝis la 24-an de junio 1944 en Makó. Ŝi mortis la 1-an de aprilo 2015 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Méray lernis en Scienca Universitato de Szeged inter 1962-1968. Post siaj studoj ŝi laboris en la universitata kliniko ĝis 1976, sed en la jaroj 1975 kaj 1976 ŝi studvojaĝis al Vieno. Post jaroj ŝi atingis la rangon docento krome ankaŭ pli altajn postenojn. En 1988 ŝi kandidatiĝis. En la fruaj 1990-aj jaroj ŝi estis ankaŭ vicgvidanto de anestezologia instituto, poste gvidanto. Ekde 1993 ŝi instruis en la menciita universitato, poste ŝi estis katedrestro. Inter 2000 kaj 2003 ŝi laboris en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Ŝi okupiĝis ankaŭ pri la artefarita nutrado. Ŝi edziniĝis en 1970, poste ŝi naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]