Jugoslavio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago
Flago de Jugoslavio

Sportista teamo de  Jugoslavio unue partoprenis ĉe la Olimpikoj en 1920. Antaŭe, pluraj atletoj el Kroatio, Slovenio kaj la norda serba provinco Vojvodino konkuris por AŭstrioHungario kiam tiuj landoj estis parto de la Imperio de Aŭstrio-Hungario. Malgranda teamo de du atletoj klare konkuris por la Reĝlando Serbio ĉe la Somera Olimpiko 1912.

Jugoslavio estis la nomo por olimpikaj teamoj de tri apartaj naciaj unuoj:

Du el la posteulaj nacioj (Kroatio kaj Slovenio) komencis konkuri kiel sendependaj teamoj ĉe la Olimpikoj komencante ĉe la Vintra Olimpiko 1992 kaj Bosnio kaj Hercegovino ĉe la Somera Olimpiko 1992 kaj ekde la Somera Olimpiko 2008, ĉiuj ses posteuloj, iamaj socialismaj respublikoj, partoprenis sendepende. Kosovo, iama aŭtonoma provinco de Serbio, faris sian olimpikan debuton kiel sendependa nacia teamo ĉe la Somera Olimpiko 2016.

Inter la jaroj 1920 kaj 2002 la jugoslavia teamo sume atingis ekzakte 87 medalojn: Temas pri 26 oraj, 32 arĝentaj kaj 29 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 38-an rangon.

Kunordigas la teamon la Jugoslavia Olimpika Komitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]