Jukums Vācietis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukums Vācietis
Persona informo
Jukums Vācietis
Naskiĝo 11-an de novembro 1873 (1873-11-11)
en Jaunlutriņi, Lutriņi Parish,  Rusia Imperio
Morto 28-an de julio 1938 (1938-07-28) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro mortpuno vd
Tombo Kommunarka shooting ground vd
Lingvoj latvarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Staba milita akademio Nikolao vd
Profesio
Okupo oficirohistoriisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum 1891– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jukums VĀCIETIS (naskiĝis la 11-an de novembro 1873, mortis la 28-an de julio 1938) (ruse Иоаким Иоакимович Вацетис, Joaĥim Joaĥimoviĉ VACETIS) estis latva sovetia armea komandanto. Li estis la rara ekzemplo por gravaj sovetiaj gvidantoj, kiuj ne estis anoj de la bolŝevika partio.

Li ekis sian karieron en la Imperia Rusio, ekde 1891. Dum la 1-a mondmilito, li komandis la 5-an latvan fusilan regimenton (kiel kolonelo), kiu helpis la sovetian registaron post la oktobra revolucio. Ekde aprilo 1918 li estis komandanto de la Ruĝa latva fusila divizio. Ekde julio ĝis septembro de 1918 li komandis la orientan fronton. Li estis la unua komandanto en la sovetia armeo, kiu membris en la Revolucia Militara Konsilo (4-an de septembro, 1918 - 8-an de julio, 1919). Oni arestis lin en julio pro falsaj akuzoj pri aneco en la kontraŭrevolucia Blanka Gvardio, sed oni baldaŭ liberigis lin.

Li iĝis en 1922 instruisto de Militista Akademio (pli poste Militista Akademio Frunze).

Oni arestis lin la 29-an de novembro 1937 kiel "membro de la Latva Faŝista Organizo en RKKA" kaj ekzekutis lin en 1938. Li estis rehabilitita en 1957.