Jules Schelvis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Schelvis

Jules Schelvis [Ĵül sĥElvis] (Amsterdamo, 7-a de januaro 1921) estas nederlanda kompetentulo pri la persekuto de judoj, mem de juda deveno kaj postvivanto de sep koncentrejoj kaj neniigejoj.

Sobibor

Dum la Dua Mondmilito li kiel 21-jaraĝulo estis kaptita en Amsterdamo fare de la nazioj, kune kun sia edzino Rachel Borzykowski kaj granda parto de sia familio. Escepte de lia fratino kaj patrino lia tuta familio estis murdita fare de la nazioj. Li men eskapis, kiel miraklo, de la morto, sed lia torturiro tra sep naziaj koncentrrejo daŭris du jarojn. Post lia pensiiĝo en 1982 li decidis priskribi la inferon kiun li trapasis. Li verkis kelkajn librojn, inter kiuj Binnen de poorten (interne de la pordegoj) kaj Vernietigingskamp Sobibor (Neniigejo Sobibor). En Sobibor, tuj apud la limo kun Ukrainio, la nazioj murdis, dum iom pli ol du jaroj, minimume 170 165 homojn, ĉefe judojn. De ili 34 313 venis el Nederlando. Schelvis estis unu el la nur dekok nederlandaj postvivantoj. Li postvivis Sobiboron, ĉar li estis elektita dum la alveno por labori en la trudlaborejo apud Dorohucza. Lia edzino Rachel kaj bogepatroj estis gasumitaj en Sobibor.

Civila akuzanto

Li agis en Germanio kiel civila akuzanto kontraŭ koncentrejaj torturistoj kaj faris prelegojn, la lastaj jaroj antaŭ ĉio por la germana junularo. Li estis gvidanto en la antaŭaj koncentrejoj kaj konsilanto ĉe nombro da iniciatoj por teni la Holokaŭston en la memoro kiel averto. En la proceso (ekde 30-a de novembro 2009) kontraŭ la suspekto de militkrimoj John Demjanjuk kiu, kiel gardisto en Sobibor, respondecus por la murdado de judaj kaptitoj, li estis tiel nomata kun-akuzanto (Nebenkläger). Inter aliaj pro respekto por liaj humanismaj gepatroj Schelvis je la 13-a de aprilo 2011 petis la juĝistaron konstati la kulpon de la maljunega viro sed ne doni al li karceran punon.

Distingoj

  • Je la 7-a de februaro 2007 li ricevis reĝan distingon kaj fariĝis oficiro en la Ordeno de Oranje-Nassau.
  • Li ricevis je la 8-a de januaro 2008 por lia historia esplorado honoran doktorecon de la Universitato de Amsterdamo.
  • En 2011 li ricevis la Annetje Fels-Kupferschmidt distingon de la Fondaĵo Sobibor.
  • Je la 14-a de oktobro 2013 li ricevis en Sobibor - 70 jarojn post la tiea ribelo - polan distingon.

Libroj

Eksteraj ligiloj

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Schelvis, Jules" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1921".