Junta de Traslaloma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junta de Traslaloma
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 2′ N, 3° 23′ U (mapo)43.036944444444-3.3894444444444Koordinatoj: 43° 2′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 75,81 km² (7 581 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Junta de Traslaloma (Provinco Burgoso)
Junta de Traslaloma (Provinco Burgoso)
DEC
Junta de Traslaloma
Junta de Traslaloma
Situo de Junta de Traslaloma
Junta de Traslaloma (Hispanio)
Junta de Traslaloma (Hispanio)
DEC
Junta de Traslaloma
Junta de Traslaloma
Situo de Junta de Traslaloma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Junta de Traslaloma [+]
vdr

Junta de Traslaloma [ĤUNta detraslaLOma] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Junta de Traslaloma povas esti komprenebla etimologie kiel Konsilio de Malantaŭ la Monteto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La turo de Castrobarto.
Romanika elemento de la pordo de la preĝejo de Castrobarto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 75,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 123 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 100 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Estas kverkoj, juniperoj kaj pinoj. La municipo enhavas naŭ loĝlokojn, nome la jenaj: Castrobarto (kiu estas ĉefurbo), Colina, Cubillos, Las Eras, Lastras de las Eras, Tabliega, Villalacre, Villatarás kaj Villaventín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1887, la municipo Junta de Traslaloma aligis Villalacre kaj Villaventín.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la popola arkitekturo kaj ĉiuj preĝejoj montras elementojn romanikajn kaj gotikajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Villasante Ortega, Ángel (2003): La Junta de Traslaloma y sus pueblos. Ayuntamiento de la Junta de Traslaloma. Burgos.