Junulara Centro Kamenge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulara Centro "Kamenge"
Centre Jeunes Kamenge
koncerto de 2008 en la centro
koncerto de 2008 en la centro
organizaĵo
Komenco 1991 vd
Lando(j) Burundo vd
Sidejo Burundo
Tipo socia, senprofitcela organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Junulara Centro "Kamenge" - france Centre Jeunes Kamenge - estas socia, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Burundo, subtenata fare de la katolika eklezio en Burundo, per la ksaveriaj misianoj[1] kaj per donacoj de privatuloj precipe el Italio. En 2002 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La projekta komisiono aparte elstarigis, ke la centro modele socie pacigas en lando. kiu en la tuta dua duono de la 20-a jarcento estis skuita per sanga enlanda milito inter la ĉefaj etnoj la tutsioj kaj hutuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la katolika monaĥa ordeno latine nomatas societas cancti Francisci Xaverii pro exteris missionibus