Justus Wilhelm Lyra
Justus Wilhelm Lyra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1822 en Osnabrück |
Morto | 30-an de decembro 1882 (60-jaraĝa) en Gehrden |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Justus Wilhelm LYRA (naskiĝinta la 23-an de marto 1822 en Osnabrück, mortinta la 30-an de decembro 1882 Gehrden) estis germana teologo kaj komponisto de sekularaj kaj ekleziaj kantoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de kancelariregistristo montris jam dum junulaj jaroj talentegon muzikan. En la aĝo de 16 jaroj li komponis moteton, kun 17 jaroj li muzikigis la 97-an psalmon por prezento kun orkestra akompanado. Por studi komparitan filologion li iris en 1841 je la universitato de Berlino kie li paralele okupiĝis pri muziko. Tie estiĝos la sekvantajn jarojn lia komponaĵo de la geibel-a kanto Der Mai ist gekommen kiu konatigis lian nomon ĉie. Samtempe li prizorgis kun aliaj la eldonon de kantolibro Deutsche Lieder nebst ihren Melodien (Lepsiko 1843). Tie enestas la ofte de studentoj kantataj melodioj Zwischen Frankreich und dem Böhmerwald, Mein Mus’ ist gegangen in des Schenken sein Haus, Die bange Nacht ist nun herum, Durch Feld und Buchenhallen, Es schienen so golden die Sterne, Es war einer, dems zu Herzen ging, Es war einmal ein König kaj aliaj.
En 1843 Lyra translokiĝis al Bonn kie li ekaniĝis ĉe la studenta korporacio Fridericia; li fondis kantosocieton kaj ŝanĝis (pro privataj travivaĵoj kaj danke al influaj predikoj de Karl Immanuel Nitzsch) la fakultaton por studi teologion. Tiajn studojn li finis en Berlino kaj Göttingen. Malfeliĉaj hejmaj kondiĉoj, animaj bataloj kaj korpaj suferoj responsis pro nur malfrua transpreno de eklezia ofico. La intertempon li plenigis per multaj studoj privataj ĉefe de sanskrito kaj de hindaj religifilozofioj. Kaŭzo estis ankaŭ partopreno ĉe konkurso pri prilaboro scienca de Vendanta-sistemo kiel religio kaj filozofio. Tiam estiĝis trivoluma verko Devadatta.
Post mallonga deĵoro en Lingen kaj kiel lazaretanimzorganto en Bad Langensalza li iĝis en 1867 pastoro en Wittingen, en 1869 en Bad Bevensen kaj en 1877 en Gehrden. Tie li iĝis ĉefpastoro. Ankaŭ tiam li faris multajn laboraĵojn sciencajn kaj muzikajn. Ekde la transiro je ekleziadeĵoro ankaŭ la speco de muziko ŝanĝiĝis. Lia plej bela verko tiukoncerne estas la kreo de kristnaska kantato laŭ la teksto de Matthias Claudius. Nur postmorte la plejmulto de liaj notaj kunmetaĵoj publikigitis: Deutsche Weisen von Justus W. Lyra, 5 kajeroj, Breitkopf & Härtel, Lepsiko; Zwölf kleine Motetten, eldonis Kirchenverband der Provinz Hannover.
Inter liaj skribaĵoj menciindas: Die liturgischen Altarweisen des lutherischen Hauptgottesdienstes, 1873; Andreas Ornitoparchus von den Kirchenaccenten, 1877; Von der Kirche und ihrer Selbsterhaltung in der gegenwärtigen Zeit, 1875; Vom Vertrauen des Bräutigams und der Braut, 1875; Die Lehre von den letzten Dingen, 1880; Zur älteren Geschichte des Kirchspiels Gehrden, 1882.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En la 30.4.1905 oni metis je lia honoro monumenton en Osnabrück. Busto de li troviĝas ankaŭ en Bonn ĉe la terasomuro de Schänzchen.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Rothert: Allgemeine Hannoversche Biografie Band 1: Hannoversche Männer und Frauen seit 1866, Sponholtz, Hannover 1912, p. 214–218.
- Matthias Wolfes: Justus Wilhelm Lyra. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 24, Bautz, Nordhausen 2005, ISBN 3-88309-247-9, kolumnoj 1038–1040.
- Ilsetraut Lindemann: Justus Wilhelm Lyra: ein Leben zwischen Biedermeier und Kaiserreich. Wenner, Osnabrück 1987, ISBN 3-87898-313-1
- Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 475–477.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Lyra, Justus Wilhelm" de Max Bär, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 52 (1906), p. 144–145, (tie ĉi interrete)