Justyna Krzyzanowska
Aspekto
Justyna Krzyzanowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tekla Justyna Krzyżanowska |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1782 en Długie |
Morto | 1-an de oktobro 1861 (79-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko de Ambaŭ Nacioj Pollando |
Familio | |
Patro | Jakub Krzyżanowski (en) |
Edz(in)o | Nicolas Chopin |
Infanoj | Frédéric Chopin, Emilia Chopin, Ludwika Jędrzejewicz Chopin (en) , Izabela Barcińska (en) |
Justyna Krzyzanowska aŭ Justyna Chopin (Tekla Justyna Krzyżanowska, Justyna z Krzyżanowskich Chopinowa), naskiĝinta en 1782 en Długie (Pollando) kaj mortinta en 1861 en Varsovio, estis la patrino de Frédéric Chopin.
La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla Krzyżanowska, devenis de malriĉiĝinta nobla familio el Kujavio. Ŝi fasciniĝis pri muziko, precipe popola, kaj ludis la fortepianon. Krom Fryderyk, ŝi naskis tri pliajn infanojn — la filinojn Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.