János Balázs (pianisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Balázs
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1988 (1988-09-19) (35-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto
TTT
Retejo https://www.balazsjanos.com/hu/kezdooldal/
vdr

János Balázs [jAnoŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs János estas hungara pianisto, instruisto.

János Balázs [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Balázs komence lernis muzikon hejme, poste en muziklernejo en sia naskiĝurbo, fine li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Lia plej grava instruisto estis Kálmán Dráfi. Jam dum la studentaj jaroj kaj poste li havis signifajn rezultojn en piankonkursoj (ofte li atingis la unuan lokon). Li instruas en centro de talentaj pianistoj. En 2016 li fondis memorfestivalon pri György Cziffra. Krom la koncertoj li faris cent senpagajn pianprezentaĵojn por infanoj. Li ricevis polan kaj hungarajn premiojn ekde 2011, premion Kossuth en 2019.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]