János Bocsánczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
János Bocsánczy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1920 (1920-01-11)
en Gherla
Morto 25-an de julio 1986 (1986-07-25) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

BOCSÁNCZY János (boĉa'nci) hungara inĝeniero pri minejoj, universitata profesoro: Szamosújvár, 11-a de januaro 1920 - Budapeŝto, 25-a de julio 1986.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Siajn studojn pri minejoj li faris en Bukareŝto, Temeŝvaro fininte en Sopron (1943). Li estis uzingvidanta ĉefinĝeniero de Somsály, Berente kaj en Tatabánya. Inter 1951-53 li gvidis la sekretariejon de Ministerio pri Minej- kaj Energiaferoj. Ekde 1957 li laboris en la karbominejo de Borsod. Ekde 1959 li prelegis en universitato. Inter 1968-1985 li estis katedrestro en Miskolc. Li publikis preskaŭ cent da fakstudoj. Li estis ĉefsekretario de la Asocio Tutlanda pri Minejoj kaj Fornoj (1951-54).

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bányászati szállítóberendezések (Bp., 1974);
  • A mélyműveléses bányászat termelő munkagépei (Bp., 1985).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi lexikon