János Sándor (ministro)
Aspekto
János Sándor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1860 en Târgu Mureș | ||||
Morto | 16-an de julio 1922 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Liberal Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Kálmán Sándor (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
SÁNDOR János (ŝa:ndor) estis hungara politikisto, ministro naskita en Marosvásárhely la 14-an de novembro 1860 kaj mortinta en Bp. la 16-an de julio 1922.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Sándor studis en militteknika akademio de Vieno, poste li finis juron en la Universitato de Budapeŝto. De 1882 li plenumis ŝtatadministrajn funkciojn en departementoj Torda-Aranyos, Kisküküllő, Maros-Torda kaj Marosvásárhely. Lin ligis bofrateco kaj politika amikeco al István Tisza. Inter 1903 – 1905 li estis politika ŝtatsekretario de la interna ministerio, de 10-a de junio 1913 ĝis 15-a de junio 1917 ministro pri enlandaj aferoj en la Dua Kabineto István Tisza.