János Tellyesniczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Tellyesniczky
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1864 (1864-09-11)
en Aleșd
Morto 10-an de aŭgusto 1938 (1938-08-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Kálmán Tellyesniczky
Okupo
Okupo hydraulic engineer
vdr

TELLYESNICZKY János (tejeŝnicki) estis inĝeniero-hidrologo naskita en Élesd la 11-an de septembro 1864 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de aŭgusto 1938.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tellyesniczky diplomitiĝis en la teknikuniversitato de Budapeŝto en 1887. Li komencis sian karieron en la sekcio pri akvoafero en la ministerio por agrikulturo. De 1908 li estis gvidanto-ĉefinĝeniero pri reguligado de rivero Moravo. En 1919 li estis sekciestro por reguligado de Tisa. En la 1920-aj jaroj li multe okupiĝis pri akvoaferaj kontaktoj kun Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.