János Victor
János Victor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1888 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de junio 1954 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60-13-26. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro teologo ĵurnalisto |
János Victor [jAnoŝ viktor?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Victor János estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto.
János Victor[1] naskiĝis la 4-an de junio 1888 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de junio 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Victor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1906, poste li akiris teologian diplomon en 1910, pli poste li studis filozofion (komprenu: sciencojn) 2 jarojn, fine jaron en Princeton (Nov-Ĵerzejo), kie li denove akiris diplomon. Tiutempe li jam redaktis eklezian gazeton. Ekde 1913 li ekinstruis en Budapeŝto. Li doktoriĝis el filozofio en 1924. Inter 1925-1932 li instruis en Kalvinana Teologia Akademio, inter 1932-1949 li estis pastro en Preĝejo de Hejmenveno, fine li ĝismorte instruis en la akademio. Li havis ankaŭ ekleziajn postenojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az átalakult élet (1912, tradukaĵo)
- Nemzetünk jövendő hivatása (1915)
- Lelkidolgok (1923)
- Térj magadhoz drága Sion (1930)
- Református eucharistia (1938)
- Református hiszekegy (1943, 1981)
- Egyház és egyházalkotmány (1949)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine